Printempa Rekontiĝo: Vallgorguina

4ª trobada esperantista organitzada per la KEJ (Joventut Catalana d'Esperanto), aquest any a Vallgorguina, població del Vallès Oriental. Els dies 4, 5 i 6 de maig.

Kataluna Esperanto-Junularo organizas sian 4an printempan renkontiĝon de la 4a ĝis la 6a de majo.
Més informació: http://www.esperanto.cat/printempo2007/index.php
Oficiala komuniko de Kataluna Esperanto-Junularo
La 17an kaj 18an de februaro okazis la lasta asembleo de KEJ, kun la partopreno de membroj kaj aliaj movadanoj. La partoprenintoj pasigis tutan semajnfinon en la urbo Mataró. La sesioj disvolviĝis en la sidejo de la loka Sindikato de la Konfederacio CNT/AIT, kun kiu ni daŭre kunlaboras en tiu regiono. Kelkaj ĵurnalistoj interesiĝis pri la kunsido kaj profitis la ŝancon por publikigi tri-paĝan artikolon pri esperanto ĝenerale kaj pri la movado en Mataró. La artikolo aperis en loka revuo akompanite de foto de la kunsido.
Ĉi-jare, du-tri monatojn antaŭ la datoj de la Asembleo, TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) demandis al KEJ, ĉu ni eventuale povus surpreni la respondecon organizi estontan IJK (Internacian Junularan Kongreson) en Katalunio. Tiu demando vekis reagon de la membraro, kiu komencis diskuti kaj debati kadre de la disendo-listo de KEJ en la reto. Dum tiu retdebato la KEJ-anoj kaj aliaj movadanoj komencis demandi sin pri la veraj kapabloj de nia asocio. Ĉar la interreta debato evidentiĝas nesufiĉa, kaj danke al nova engaĝiĝemo de la nuntempaj aktivuloj, oni decidis renkontiĝi por havi ĉe-estan Asembleon.
Dum la kunveno okazis cerbo-ŝtromo same kiel pasintjare en Benicàssim, el kiu ni tiris kelkajn gravajn konkludojn. En tiu ĉi cerbo-ŝtormo estis pritraktitaj du ĉefaj temoj: la renkontiĝoj de KEJ kaj la organiza strukturo de la esperanto-junularo en Katalunio. Finfine ni ĉiuj decidis, ke ni ankoraŭ ne estas pretaj organizi IJK, sed ni planas organizi SPR (Sen-Programan Renkontiĝon). Tio estas Internacia tendaro proksime de Alakanto de la 16a ĝis 22a de julio. La dua ĉefa decido koncernis la organizan strukturon, kaj pri tio ni decidis, ke ni bezonas pli bone organiziĝi. Tial ni elektis novan estraron, kiu ekpaŝis tuj post la kunsido.
Ŝajnas, ke nuntempe regas nova estoso interne de la asocio. Homoj, kiuj surprenis respondecon, komencis vigle labori organizante la venontan Printempan Renkontiĝon. Ĝi estos la kvara nacia renkontiĝo de KEJ kaj okazos apud la vilaĝo Vallgorguina de la 4a ĝis la 6a de majo. La lokon de la ĉi-jara KEJ-renkontiĝo ni fiksis pro ĝia proksimeco al Cardedeu, kie grupo de junaj membroj de la loka ĉelo de la Studenta Sindikato de la Kataluna Landaro lernas esperanton de antaŭ kelkaj monatoj en kurso kunorganizita de KEA.
Nun ni staras antaŭ nova periodo de la junulara movado en Katalunio. Tamen ni ne povas plenfidi je la aktiveco de kelkaj membroj. Tial, ĉar ni konscias, ke la abunda partopreno de multnombra membraro estas la ununura garantio de nia sukceso, ni invitas vin aktive kunlabori en la asocio membriĝante kaj partoprenante en ĉiuj niaj venontaj aranĝoj. Ni esperas renkonti vin baldaŭ dum la primtempa renkontiĝo en Vallgorguina kaj ankaŭ somere en la internacia tendaro SPR en Callosa d’en Sarrià.
Carles Verdugo (KEJ-Sekretario)
Jordi Aromí (KEJ-Prezidanto)